Antaŭ du semajnoj okazis la 96a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago. Ni decidis pri nia ĉeesto lastminute, sed kaptis la ŝancon aĉeti biletojn por la lasta ordinara tago.
La unutaga karto vere kostis terure maldecan sumon da mono, sed… do…
Nia celo: renkonti novajn kaj malnovajn amikojn. Kaj kompreneble ĉeesti la Internacian artan vesperon.
Mi unue volas gratuli Kopenhagon pro la plej bona kaj altkvalita IAV kiun mi iam ajn ĉeestis. Do, mi nur ĉeestis tri antaŭajn, sed tamen, ege bona!
La variado (mallongaj programeroj kun tutmonda dancado kaj diversstila muziko), la kvalito (mi ne eĉ ajne embarasiĝis), la finalo (ĉiuj artistoj kantis Sola sub gvidado de Kim Henriksen).
Granda sukceso. Aplaŭdo!
Ni ankaŭ spektis filmon. Ĝi nomiĝis «La universala lingvo» (The universal language). Ni anticipe estis skeptikaj. La titolo pensigis nin pri tiaj propagandaj malbonkvalitaj filmoj pri la supervaloro de la lingvo Esperanto. Sed ni ĝoje surpriziĝis. La filmo fakte estis tre bona. La konata usona reĝisoro, Sam Green, ne mem parolas la lingvon, sed li bele montris la movadon kaj la lingvon tra la okulvitroj de scivolema ne-esperantisto. Jes, Esperanto estis menciita kiel «utopio», sed unu el la intervuitoj brilege argumentis pri kial Esperanto estas sukceso malgraŭ tio ke ĝi ankoraŭ ne estas la dua lingvo de ĉiuj.
Laŭ la onidiro, Kopenhago estis tre bona kongreso. La prezidantino de LKK, Ileana Schrøder, tenis sian manon super la tuton, tiel ke ĝi sukcesu. Ŝajnas ke esperantujo kaj kongresoj bezonas tiujn maljunetajn, fortajn virinojn. Mi tiusence ankaŭ pensas pri Elna Matland de Norvegio kiu firme organizis la kongreson en Bergen en 1991. Mi ne ĉeestis, sed mi ofte aŭdas laŭdojn pri ĝi, dudek jarojn poste.
Sed kiel antaŭe, mankas al mi precipe du aferoj: 1) varia kaj ne tro multekosta manĝaĵo, kaj 2) sidlokoj kiuj ne situas en uzata salono aŭ homplena manĝejo.
En Kopenhago ni povis piediri al vendejaro kun pluraj manĝejoj konvenaj por diversaj palatoj, proksimume 1,5 kilometrojn for de la kongresejo. Sed 3 kilometroj estas iom tro por kapti inter du programeroj.
Sed ni ĝojiĝis kaj estis tre kontentaj pri nia vizito al Kopenhago. Ĉi-jare unu tago sufiĉis por ni.
Sabate ni interalie vizitis la Norvegan ambasadon por vidi la amasojn da floroj tie pro la teroratako en Oslo/Utøya kiu okazis la 22an de julio. La plej multaj floroj kaj salutoj estis forprenitaj ĉar ili kovris areon ĝis la mezo de la strato. Sed eĉ unu semajnon post la atako homoj metis florojn antaŭ la pordo de la ambasado.












Ne kiu ajn rajtas proponi kandiatojn. Devas esti aŭ membro de nacia parlamento, aŭ universitata profesoro de iu specifa fako, aŭ antaŭa gajninto de la pacpremio aŭ kelkaj aliaj kriterioj (laŭ 





