
Ĉiun tagon io ridinda kaj io lerninda.
Ĉi jare, nova aĵo kuŝas sur la kuireja tablo: La tagokalendaro de Pondus por 2010. Ĉiu tago havas bildstrion. Malnovaj strioj de Pondus kaj ankaŭ el du aliaj serioj de la sama desegnisto, Frode Øverli. Aldone estas pli-malpli utilaj informoj ofte rilataj al la enhavo de la strio de tiu tago.
Hodiaŭ, la 24an de februaro, la kalendaro temas pri Esperanto. La hodiaŭa paĝo diras (mia traduko el la Norvega):
[24. februaro] … Sonic Youth eldonis en 1998 diskon en Esperanto, SYR3.
La albumo plejmulte enhavis instrumentajn melodiojn, sed titoloj kaj agnoskoj estis skribitaj en Esperanto.
Esperanto «inventiĝis» kaj evoluiĝis de d-ro Ludvik Lejzer Zamenhof en 1887. Lia elirpunkto estis, ke Esperanto funkciu kiel neŭtrala dua lingvo kaj plibonigi la komunikon inter la homoj de la mondo sendepende de politika, religia aŭ socia origino. Pondus estas tradukata al Esperanto kaj publikiĝas en Inter ni dirite, kiu estas la junula sekcio de la membrogazeto Norvega Esperantisto.
www.esperanto.no/nje/ind/
La hodiaŭa strio kompreneble ankaŭ estas en Esperanto:
Tiu ĉi strio estis unu el miaj unuaj tradukoj.
Dankon al Strand & Øverli, ke mi rajtas traduki ĉi tiun virtuozan bildstrion, kaj ke ili trovis lokon por esperanta paĝo en la ĉi-jara kalendaro.

