Dum la printempo kaj la aŭtuno, Grupo Esperantista de Trondheim kunvenas ĉiun duan semajnon. En ĉiuj kunvenoj klubanoj respondas pri la temo laŭvice.
Sed kelkfoje la temo en la programo diras: «Ĉiuj parolas po kvin minutoj pri io.»
En la pasinta kunveno, la 2an de novembro, denove tiu estis la temo. En la posttagmezo mi sidis en mia laborejo, kaj ekpensis pri la afero.
Pri kio mi parolos?
Mi subite ekhavis ideon: Mi demandu al la esperantokomunumo ĉe Twitter! Kelkaj tie certe havas bonajn ideojn por mia prelegeto!
Ĉ. je la 16-a horo mi tvitis la jenan:
Ĉe la hodiaŭa #esperanto-kunveno de GET, ĉiuj ĉeestantoj parolos dum 5 minutoj pri io. Kion mi prezentu? Ĉu vi havas proponon? Urĝas! :–)
Veninte hejmen, mi kontrolis ĉu respondis al mi multaj esperantistoj kun bonaj proponoj. Sed ne. Venis nur unu respondo. De norvego, aslakr:
@abjupa Google translate sier «We are not yet able to translate from Esperanto into Norwegian.» #esperanto
(Tradukite: La tradukilo de Google diras: «Ni ankoraŭ ne povas traduki el Esperanto en la Norvegan.» #esperanto)
Mi legis ion ie, iam, pri la temo Esperanto kaj Google tradukilo, sed mi ne memoras ĉu la projekto bone progresas aŭ ĉu entute realiĝos. Samtempe mi ekpensis ke la ideo de Google tradukilo estas iomete malesperantisma, ĉu ne? Ili ja uzas la anglan kiel la pontolingvon
Tra alia norvego – kaj esperantisto – Bergino Dale, mi antaŭ kelkaj tagoj trovis la servilon de traduku.net. Traduku.net havas ilon por traduki inter la angla kaj Esperanto. Do, jen mia respondo al la norvego, aslakr:
@aslakr http://m.traduku.net gir i alle fall et slags resultat, men fjern hash :–)
(Tradukite: @aslakr http://m.traduku.net almenaŭ donas ian rezulton, sed forprenu la dieson :–) )
Mi unue (trovis kaj) provis la poŝtelefonan version ĉe m.traduku.net. Kaj la servilo donis al mi la jenan anglan tradukon de mia unua mesaĝo:
Poste mi trovis la veran frontpaĝon de Traduku.net. Vere terura afero, la aspekto de tiu paĝo. Sed se vi, male al mi, ne havas komputilan klavaranĝon per kiu oni povas skribi preskaŭ iun ajn (latinbazitan) literon, vi certe estas helpata.
Mi tradukis la saman tekston tie, jen la rezulto:
La rezultoj ne similas!? Kaj ambaŭ iom lamas. Sed kiel la tradukilo de Google, la rezulto iom montras ideon pri la enhavo. Sufiĉas!
Post la kunveno venis ankoraŭ unu respondo. De esperantisto tonyodb (dankon):
@abjupa Mi jam malfruas por proponi, ĉu ne? kio fine okazis?
Mia respondo?
@tonyodb jes vi malfruis. Fine mi prelegis pri la twitter-mesaĝo mem kaj la unu respondo de norvego kiu ne povis uzi Google por kompreni :–)
Efektive, tiu ĉi blogartikolo.




