Jen denove. La kandidatigoj por la Nobela pacpremio 2010 komencas alflui al la Nobela komitato. Inter la kanditatoj certe troviĝas ĉi-jare, kiel ankaŭ la pasintajn jarojn, propono ke Universala Esperanto-Asocio (UEA) ricevu la premion.
Ne kiu ajn rajtas proponi kandiatojn. Devas esti aŭ membro de nacia parlamento, aŭ universitata profesoro de iu specifa fako, aŭ antaŭa gajninto de la pacpremio aŭ kelkaj aliaj kriterioj (laŭ nobelpeaceprize.org).
Kiu ajn do ne rajtas kandidatigi, sed kiu ajn povas iĝi kandidato. Jes, eĉ Adolf Hitler (en 1939) kaj Josef Stalin (1945, 1948) kandidatiĝis, sed kompreneble ne gajnis.
Nu bone, sed nun la problemoj komenciĝas.
Kelkaj homoj en la esperantomovado ekhavis la ideon, ke se UEA ricevos la Nobelan pacpremion, tio estus tre bona reklamo por Esperanto! Esperanto ja estas «justa kaj neŭtrala paclingvo», kaj la ideo de Esperanto rilatas al paco kaj interfratiĝo helpe de komuna lingvo. Do: UEA estas inda kandidato. (Kiel lingvo povas esti paciga, kaj eĉ pli ol iu alia lingvo estas alia demando, sed tiu diskuto estas tro longa por esti traktata ĉi tie).
Nu. Kandidatigi sin mem estas tre maldigne. Lastjare (kaj eble ankaŭ en antaŭaj jaroj) estis pola politikistino kiu kandidatigis UEA-on. Se la politikistino membras ĉe UEA aŭ ĉe la pola asocio, oni daŭre trovas sin en dubinda situacio, sed supozeble ne eblas esti tute sen ligoj, kiuj ajn kandidatigos kiujn.
La Nobela komitato neniam publikigas la kandidatojn. La informoj restas konfidencaj dum minimume 50 jaroj. Hodiaŭ oni povas serĉi inter la kandidatoj dum la jaroj 1901–1956. Oni interalie trovas, ke Zamehof, la patro de Esperanto, kandidatiĝis por la Nobela pacpremio 14 fojojn.
Sed tiuj kiuj kandidatigas libere povas publikigi la nomojn de la kandidatoj. Kaj tion ili faras. Tial oni en 2008 povis vidi en kelkaj amaskomunikiloj, ke «Esperanto» kandidatiĝis. Ekz. en USA Today.
En 2008 la finnlandano Martti Ahtisaari gajnis la premion «por lia granda laboro en pluraj kontinentoj kaj dum pli ol tridek jaroj por solvi internaciajn konfliktojn». Kion konkrete UEA faris en 2007-2008 por superi tion? La Nobela pacpremio gajnu tiu kiu, laŭ la testamento de Nobel, «dum la lasta jaro faris plej multe por la homaro. […] kiu agis plej multe aŭ plej bone por interfratiĝo kaj ĉesigo aŭ malplimultigo de ekzistantaj armeoj, aŭ kiu starigis kaj disvastigis packongresojn».
Do, ne sufiĉas ideo, eĉ se ĝi havas pli ol cent jarojn. Oni devas aktive fari ion nun. Ĉi-jare.

Esperanto = Interfratiĝo, sed ĉu sufiĉas por pacpremio?
Tio estas unu flanko de la afero. La plej malbona, laŭ mi, estas ke tiu parto de la esperantomovado kiu daŭre opinias ke UEA meritas la pacpremion, starigas kampanjojn por ke tio estu sukceso. Jes, unu jaron eĉ UEA mem organizis tiun kampanjon. UEA festis sian centjaran jubileon en 2008, kaj multaj vidis tion kiel oran okazon por gajni la pacpremion. Kvazaŭ jubilea donaco de la Norvega Nobela komitato, ĉu ne?
En 2007 UEA turnis sin al la estraro de la Norvega Esperantista Ligo (NEL), por ke NEL helpu en la kampanjo. Oni eble pensis, ke se norvega asocio atestus por, kaj prem-agis por la kandidateco de UEA, la ebloj konsiderinde kreskiĝos. La respondon de NEL vi povas legi ĉi tie. Mallonga resumo: NEL ne volis kontribui al tia kampanjo, ne nur ĉar ili opiniis ke UEA ne meritas la premion, sed ankaŭ ĉar tiaj kampanjoj pli vere malfortigas la kandidatecon ol fortigas ĝin. (Libera folio priparolas la aferon ĉi tie)
Tio estis 2007. Nun estas 2010. Ĉu io okazis?
Nu. Hieraŭ mi trovis blogon kiu nomiĝas Esperantolobby. La lasta kontribuo, la 29an de decembro, nomiĝas «Nobel Peace Prize for Esperanto». Tio estas admono al personoj kiuj havas la rajtojn kandidatigi, ke ili kandidatigos Esperanton/UEA-on. Eĉ kun tekstpropono kaj adreso al la Nobela komitato.
Ĉu vi povas imagi ke la Ruĝa Kruco (kiu kiel organizo gajnis la pacpremion tri-foje) havas propran oficejon por gajnigi al si la Nobelpremion? Aŭ ke ili kontaktadas politikistojn kaj profesorojn por ke ili kandidatigu la organizon ankaŭ ĉi-jare? Aŭ ĉu vi kredas, ke ili uzas siajn homfortojn por tion kion ili plej bone konas, nome helpi homojn?
Ne, UEA certe ne gajnos Nobelan pacpremion, nek en 2010.

