h1

Bjalistoka kultur(ment)o

onsdag 23. september 2009

(Dette er en artikkel på esperanto skrevet til Norvega Esperantisto 4/2009, og den er i stor grad en svært kortfattet versjon av det norske lesere allerede har fått med seg i «pilegrimsvandringspostene». For en forklaring på tittelen, se fotnoten under.*
Ĉi tiu artikolo unue aperis en Norvega Esperantisto 4/2009)

Fine de julio ni veturis al Pollando por partopreni en la 94a Universala Kongreso de Esperanto. Ĉi-jare ĝi okazis en Bjalistoko, kiu estis la naskiĝurbo de L. L. Zamenhof. Kaj ankaŭ ne eblis malkapti la fakton ke pasis 150 jaroj post la naskiĝo de D-ro Esperanto. Do ni festis la jubileon dum tuta semajno!

Kongresejo

La kongresejo.

Ĉirkaŭ 1800 homoj venis al Bjalistoko por partopreni en la kongreso. Mi supozas ke oni antendis multe pli ol tiom por tiu ĉi senkompara jubilea kongreso. Sed eble pro financa krizo, la «hotelskandalo» de UEA aŭ aliaj kialoj, nur 1800 aperis. Domaĝe.

La programo ĉi-jare estis abunda. Tiom abunda, ke estis preskaŭ tro multe. Ne troviĝis multe da tempo por ripozo, kaj ni certe ne kapablis partopreni ĉion kion ni deziris. Precipe la kulturaj programeroj estis multnombraj. Multaj koncertoj, teatraĵoj, pupteatro, fajro-teatro ktp. Kaj ofte ili okazis samtempe. La urbo kaj lokaj artistoj multege kaj bonege kontribuis por ke la kongreso fariĝu sukceso.

Sed unu afero okazis fojon post fojo: programeroj, precipe koncertoj, ĉiam komenciĝis 15-30 minutojn malfrue, kaj aldone daŭris 15-45 minutojn pli longe ol indikite en la programo, eĉ se alia koncerto devus komenci tuj poste en la sama ejo. Pro tio, ankaŭ la dua koncerto eĉ pli malfruiĝis. Tio fariĝis pli ofte la regulo ol la escepto, kaj ege ĝenis nin. Precipe tiun vesperon kiam ni atendadis la fajro-teatron, kiu komenciĝus je la 21a horo. Sed pro tre malfrua koncerto en la salono Zamenhof apude, la fajro-teatro, kiu estis okazonta ekstere, prokrastiĝis je 45 minutoj! Kaj kuloj turmentis nin! Mi samopinias kun iu germano, kiu staris proskime al ni, saltante kaj frapante: «Ho ve, tiuj polaj kuloj! Fikuloj!»

La fajro-teatro estis bela spektaklo, kaj la fajro forpelis la (fi)kulojn.

La fajro-teatro estis bela spektaklo, kaj la fajro forpelis la (fi)kulojn.

La LKK kaptis la ŝancon por fari kelkajn ŝanĝojn al la tradicia programo. La tradicia «Interkona vespero» ne okazis, sed dum la unua vespero oni povis partopreni du (malfruigitajn) koncertojn. La internacia arta vespero tute ne estis internacia, sed vere Eŭropa arta vespero. Iom da internacieco savis la Internacia koruso (per siaj nur tri kantoj), kaj la Brazila rep-artisto Tony (kiu senplane estis invitata sur la scenejon). La aliaj programeroj estis pola kantistino, pola/belarusa popolkantistoj kaj JoMo. Certe la artistoj estis ege lertaj kaj bonegaj, sed nur tiuj kvar, plej multe eŭropaj, programeroj en la Internacia Arta Vespero? Ni ege manksentis la diversecon de la tradicia IAV!

Huset som står på stedet hvor Zamenhof ble født.

La «naskiĝdomo».

Kaj tio estas alia afero: la manko de variado. Multaj spektantoj forlasis la Internacian Artan Vesperon, kaj ankaŭ la Nacian Vesperon, pro maldiverseco kaj daŭro. La artistoj ja estis tre, tre bonaj, sed ĉiuj programeroj estis en si mem plenaj koncertoj. Do, estis superdozo, kaj homoj tediĝis.

Sed krom la manko de tempokontrolo, la Bjalistoka kongreso estis la plej bona kaj amuza kongreso kiun mi iam partoprenis! Estis bela urbo kun ege interesaj historio kaj kulturo. Kaj la faka programo ankaŭ estis tre interesa, ekzemple Otto Prytz tre interese prelegis pri brajlo en la Internacia Kongresa Universitato.

Merkrede, Jardar kaj mi piediris en la urbo kaj vizitis esperantorilatajn vidindaĵojn. Ni vizitis la straton (Ludwika Zamenhofa), la naskiĝdomon (kun la fama pentraĵo), kiu ne vere estas «La domo», sed situas en la sama loko. Ni ankaŭ vizitis la Zamenhof-buston kaj la novan Zamenhof-centron (kiu efektive ne havis ekspozicion pri Zamenhof, sed pri la vivo en la urbo Bjalistoko dum la tempo kiam Zamenhof loĝis tie (1859–1873)). Tre interese.

Esperantokake

Esperantokuko

Ni ankaŭ kompreneble vizitis la kafejon Esperanto, kiu situas en la «Urbodomo» (kiu fakte neniam funkciis kiel urbodomo, sed la domo nomigis tiel ĉar «vera urbo devas havi urbodomon!»). En kafejo Esperanto, ni interalie manĝis bongustegan esperantokukon – eĉ kun verda stelo!

La ĉeestantaj trondheimanoj ekamikumis kun bonaj amikoj el la ĝemela urbo Darmstadt en Germanio. La klubo en Darmstadt bone prizorgas la rilatojn kun ĉiuj siaj ĝemelaj urboj, kaj estis ege agrable ekkoni ilin.

La semajno en Bjalistoko finiĝis tro rapide. Dankon al ĉiuj kiuj partoprenis kaj kontribuis.

––
* Tittelen er et ordspill som både kan leses som «Białystok-kultur» (Bjalistoka kulturo) og «Białystokisk myggtortur» (Bjalistoka kulturmento [kul-turmento]).

Legg igjen en kommentar

Fyll inn i feltene under, eller klikk på et ikon for å logge inn:

WordPress.com-logo

Du kommenterer med bruk av din WordPress.com konto. Logg ut / Endre )

Twitter picture

Du kommenterer med bruk av din Twitter konto. Logg ut / Endre )

Facebookbilde

Du kommenterer med bruk av din Facebook konto. Logg ut / Endre )

Google+ photo

Du kommenterer med bruk av din Google+ konto. Logg ut / Endre )

Kobler til %s

%d bloggers like this: