h1

Pacpremio por Esperanto?

søndag 17. januar 2010

(Norsk versjon)

Jen denove. La kandidatigoj por la Nobela pacpremio 2010 komencas alflui al la Nobela komitato. Inter la kanditatoj certe troviĝas ĉi-jare, kiel ankaŭ la pasintajn jarojn, propono ke Universala Esperanto-Asocio (UEA) ricevu la premion.

Ne kiu ajn rajtas proponi kandiatojn. Devas esti aŭ membro de nacia parlamento, aŭ universitata profesoro de iu specifa fako, aŭ antaŭa gajninto de la pacpremio aŭ kelkaj aliaj kriterioj (laŭ nobelpeaceprize.org).

Kiu ajn do ne rajtas kandidatigi, sed kiu ajn povas iĝi kandidato. Jes, eĉ Adolf Hitler (en 1939) kaj Josef Stalin (1945, 1948) kandidatiĝis, sed kompreneble ne gajnis.

Nu bone, sed nun la problemoj komenciĝas.

Kelkaj homoj en la esperantomovado ekhavis la ideon, ke se UEA ricevos la Nobelan pacpremion, tio estus tre bona reklamo por Esperanto! Esperanto ja estas «justa kaj neŭtrala paclingvo», kaj la ideo de Esperanto rilatas al paco kaj interfratiĝo helpe de komuna lingvo. Do: UEA estas inda kandidato. (Kiel lingvo povas esti paciga, kaj eĉ pli ol iu alia lingvo estas alia demando, sed tiu diskuto estas tro longa por esti traktata ĉi tie).

Nu. Kandidatigi sin mem estas tre maldigne. Lastjare (kaj eble ankaŭ en antaŭaj jaroj) estis pola politikistino kiu kandidatigis UEA-on. Se la politikistino membras ĉe UEA aŭ ĉe la pola asocio, oni daŭre trovas sin en dubinda situacio, sed supozeble ne eblas esti tute sen ligoj, kiuj ajn kandidatigos kiujn.

La Nobela komitato neniam publikigas la kandidatojn. La informoj restas konfidencaj dum minimume 50 jaroj. Hodiaŭ oni povas serĉi inter la kandidatoj dum la jaroj 1901–1956. Oni interalie trovas, ke Zamehof, la patro de Esperanto, kandidatiĝis por la Nobela pacpremio 14 fojojn.

Sed tiuj kiuj kandidatigas libere povas publikigi la nomojn de la kandidatoj. Kaj tion ili faras. Tial oni en 2008 povis vidi en kelkaj amaskomunikiloj, ke «Esperanto» kandidatiĝis. Ekz. en USA Today.

En 2008 la finnlandano Martti Ahtisaari gajnis la premion «por lia granda laboro en pluraj kontinentoj kaj dum pli ol tridek jaroj por solvi internaciajn konfliktojn». Kion konkrete UEA faris en 2007-2008 por superi tion? La Nobela pacpremio gajnu tiu kiu, laŭ la testamento de Nobel, «dum la lasta jaro faris plej multe por la homaro. […] kiu agis plej multe aŭ plej bone por interfratiĝo kaj ĉesigo aŭ malplimultigo de ekzistantaj armeoj, aŭ kiu starigis kaj disvastigis packongresojn».

Do, ne sufiĉas ideo, eĉ se ĝi havas pli ol cent jarojn. Oni devas aktive fari ion nun. Ĉi-jare.

Esperanto = Interfratiĝo, sed ĉu sufiĉas por pacpremio?

Tio estas unu flanko de la afero. La plej malbona, laŭ mi, estas ke tiu parto de la esperantomovado kiu daŭre opinias ke UEA meritas la pacpremion, starigas kampanjojn por ke tio estu sukceso. Jes, unu jaron eĉ UEA mem organizis tiun kampanjon. UEA festis sian centjaran jubileon en 2008, kaj multaj vidis tion kiel oran okazon por gajni la pacpremion. Kvazaŭ jubilea donaco de la Norvega Nobela komitato, ĉu ne?

En 2007 UEA turnis sin al la estraro de la Norvega Esperantista Ligo (NEL), por ke NEL helpu en la kampanjo. Oni eble pensis, ke se norvega asocio atestus por, kaj prem-agis por la kandidateco de UEA, la ebloj konsiderinde kreskiĝos. La respondon de NEL vi povas legi ĉi tie. Mallonga resumo: NEL ne volis kontribui al tia kampanjo, ne nur ĉar ili opiniis ke UEA ne meritas la premion, sed ankaŭ ĉar tiaj kampanjoj pli vere malfortigas la kandidatecon ol fortigas ĝin. (Libera folio priparolas la aferon ĉi tie)

Tio estis 2007. Nun estas 2010. Ĉu io okazis?

Nu. Hieraŭ mi trovis blogon kiu nomiĝas Esperantolobby. La lasta kontribuo, la 29an de decembro, nomiĝas «Nobel Peace Prize for Esperanto». Tio estas admono al personoj kiuj havas la rajtojn kandidatigi, ke ili kandidatigos Esperanton/UEA-on. Eĉ kun tekstpropono kaj adreso al la Nobela komitato.

Ĉu vi povas imagi ke la Ruĝa Kruco (kiu kiel organizo gajnis la pacpremion tri-foje) havas propran oficejon por gajnigi al si la Nobelpremion? Aŭ ke ili kontaktadas politikistojn kaj profesorojn por ke ili kandidatigu la organizon ankaŭ ĉi-jare? Aŭ ĉu vi kredas, ke ili uzas siajn homfortojn por tion kion ili plej bone konas, nome helpi homojn?

Ne, UEA certe ne gajnos Nobelan pacpremion, nek en 2010.

Reklamer

8 kommentarer

  1. Tre bonajn punktojn!

    UEA (aŭ iu alia instanco Esperanta) devas fari ion, por meriti la premion. Ne sufiĉas eĉ longedaura ekzisto. Tamen, kiel la premio al Obama montris, agoj kaj lertaj klopodoj pezas egale je konkretaj atingoj.

    Kaj ja, fanfaronaj instigoj pri Nobel-premio por ajna Esperanta institucio, grupo aŭ homo kaj malkonvenas kaj maltaŭgas. La komparo al Ruĝa Kruco bone trafas.


  2. Ne forgesu ke, kiam, la lastan fojon, naŭ britaj parlamentanoj nomigis Esperanton/UEA, por la pacpremio Nobel, la brita novaĵagentejo “Press Association” informis pri tiu iniciato, mondskale.

    Krom tio Profesoro John Wells, Prezidanto de la Esperanto-Akademio, intervjuiĝis en BBC World Service.


  3. Se lerni fremdajn lingvojn povas esti rigardata kiel paciga ago, tiam Esperanto efektive estas pli paciga ol aliaj lingvoj, simple ĉar ĝi estas same fremda/komuna al ĉiuj. Sed ankaŭ la nura ekzisto mem de Esperanto forte sugestas ke paco estas atingebla per aliaj metodoj ol tiu ke unu grandpotenco konkeru la mondon kaj starigu sian ordon universale — kion ja kredis la pli revema parto de la konsilantoj de Bush.

    Do fakte ne estas tiel malfacile argumenti ke Esperanto meritas la premion jam ĉar ĝi sukcesas esti la sola serioza internacia planlingvo, sendepende de tio kiom granda kaj grava estas la monda Esperantoagado je iu ajn momento. Se UEA sukcesas engaĝi plej ordinarajn homojn el ĉiuj anguloj de la mondo por unu difinita celo, tio en si mem estas premiinda, eĉ se la celo estas ĝuste atingi la Nobelpremion. Aliflanke, ĉu la nuna UEA havas la necesajn memfidon kaj naturan aŭtoritaton ĉe la Esperantistaro — tion mi tamen multe pli dubas. Eĉ se la Nobel-komitato volus doni la premion al Esperanto (kio estas malprobabla, sed ne freneza penso), ĝi devas povi fidi ke UEA estas sufiĉe reprezenta kaj scius kion komenci kun subite ricevita sumego. Se temus nur pri la prestiĝo de Esperanto, tio kredeble estus atingebla per sufiĉe da penado, sed la prestiĝo de lingvistiko estas tiel malalta ke estus freneze supozi ke UEA povas formuli klaran kaj realigeblan tutmondan lingvopolitikon; kaj sen ĝi UEA estas en nepremiebla situacio.


  4. Mi observis homojn kiuj kapablas kvereli fremdlingve, ne malplej per Esperanto pro la ideologiaj konfliktoj. Eĉ eta malkonsento aŭ eta terminologia miskompreno povas kaŭzi elkriojn pri perfiduloj kaj malamikoj. Mi iam legis ŝercon ke esperantistoj estas homoj kiuj kredas ke pri militoj kulpas neregulaj verboj. Mi ridis, ĉar mi rekonis la veron malantaŭ la ŝerco.


  5. Se britaj parlamentantoj volas nomigi Esperanton por la pacpremio Nobel, kial kontraubatali ili?

    Jam kvar britaj parlamentano nomigis UEA-on por la Nobel Premio 2010. Kial provu kontrolu britajn parlamentanojn !

    Iuj volas ke la «esperanto-movado» restu iaspeca geto. Miaopinie tio malbonas.


  6. Dankon pro viaj komentoj.

    Se iu politikisto, kiu ne mem estas esperantisto volas kandidatigi Esperanton/UEA-on, bone.
    Se la Nobela komitato iam donos la premion al Esperanto, bone.
    Sed tio certe ne okazos pro kampanjo aŭ prem-ago de Esperanto-asocio!

    Se la ĉefa celo de la paclaboro de UEA/Esperanto ne estas paco, sed pacpremio, UEA/Esperanto tute ne meritas tiun premion!

    Koncerne la premion al Barack Obama, kaj kial li ricevis ĝin. Mi rekomendas legi la pravigon, kiu la prezidanto de la Nobela komitato prezentis dum la ceremonio en Oslo:
    http://nobelpeaceprize.org/en_GB/laureates/laureates-2009/presentation-2009/

    Kaj laste mi pensas, ke lingvo neniam povas esti paciga. La paco dependas de la homoj kiuj parolas la lingvon.


  7. Judith: «lingvo neniam povas esti paciga. La paco dependas de la homoj kiuj parolas la lingvon».

    Verŝajne vi scias ke la plej malapreza komento kiun oni povas fari en scienca kunteksto estas «Tio eĉ ne estas malĝusta». La lingvo estas homa organo, do estus same sence diri ke «Manoj neniam povas esti pacigaj. La paco dependas de la homoj kiuj uzas siajn manojn».

    Se oni volas diskuti ĉu indus per pacpremio honori lingvon aŭ organizon kiu reprezentas ĝian parolantaron, necesas scii kio estas paco kaj kio estas lingvo. Eble iuj en specifaj sekcioj de la lingvistika fako scias kio estas lingvo, sed ne ekzistas interkonsento en la scienco, tiom pli ne ekster ĝi. Do, estas tute nenia bazo por diskuti ĉu UEA meritus pacpremion, tute egale ĉu oni volas pledi por aŭ kontraŭ. Se ekzistus Nobelpremio pri lingvistiko, oni povus diskuti kiu meritus tiun, sed Alfred Nobel ŝajne ne antaŭvidis ke progreso en lingvistiko povus esti premiinda.


  8. » …estas admono al personoj kiuj havas la rajtojn kandidatigi, ke ili kandidatigos…

    …ke ili kandidatigu…

    » La Nobela pacpremio gajnu tiu…

    La Nobelan pacpremion gajnu…

    Pardonu, mi estas profesia redaktisto kaj ne povas min deteni.

    Rilate la temon: jes mi konsentas kun viaj konkludoj, sed ne, ne povas kompreni la ĝeneralan deflankiĝan sintenon 🙂



Legg igjen en kommentar

Fyll inn i feltene under, eller klikk på et ikon for å logge inn:

WordPress.com-logo

Du kommenterer med bruk av din WordPress.com konto. Logg ut / Endre )

Twitter-bilde

Du kommenterer med bruk av din Twitter konto. Logg ut / Endre )

Facebookbilde

Du kommenterer med bruk av din Facebook konto. Logg ut / Endre )

Google+-bilde

Du kommenterer med bruk av din Google+ konto. Logg ut / Endre )

Kobler til %s

%d bloggere like this: