h1

Hodiaŭa Pondus en Esperanto

onsdag 24. februar 2010

Ĉiun tagon io ridinda kaj io lerninda.

Norsk versjon

Ĉi jare, nova aĵo kuŝas sur la kuireja tablo: La tagokalendaro de Pondus por 2010. Ĉiu tago havas bildstrion. Malnovaj strioj de Pondus kaj ankaŭ  el du aliaj serioj de la sama desegnisto, Frode Øverli. Aldone estas pli-malpli utilaj informoj ofte rilataj al la enhavo de la strio de tiu tago.

Hodiaŭ, la 24an de februaro, la kalendaro temas pri Esperanto. La hodiaŭa paĝo diras (mia traduko el la Norvega):

[24. februaro] … Sonic Youth eldonis en 1998 diskon en Esperanto, SYR3.

La albumo plejmulte enhavis instrumentajn melodiojn, sed titoloj kaj agnoskoj estis skribitaj en Esperanto.

Esperanto «inventiĝis» kaj evoluiĝis de d-ro Ludvik Lejzer Zamenhof en 1887. Lia elirpunkto estis, ke Esperanto funkciu kiel neŭtrala dua lingvo kaj plibonigi la komunikon inter la homoj de la mondo sendepende de politika, religia aŭ socia origino. Pondus estas tradukata al Esperanto kaj publikiĝas en Inter ni dirite, kiu estas la junula sekcio de la membrogazeto Norvega Esperantisto.
http://www.esperanto.no/nje/ind/

La hodiaŭa strio kompreneble ankaŭ estas en Esperanto:

Tiu ĉi strio estis unu el miaj unuaj tradukoj.

Dankon al Strand & Øverli, ke mi rajtas traduki ĉi tiun virtuozan bildstrion, kaj ke ili trovis lokon por esperanta paĝo en la ĉi-jara kalendaro.

2 kommentarer

  1. ĝi estas tre amuza. ĉu oni planas ĝin eldoni libroforme, aŭ kiel kolekto en la reto?


    • Jam ekzistas kolekt(et)o ĉe la retpaĝoj de Norvega Junularo Esperantista nje.esperanto.no
      Kaj mi ankaŭ laboras pri ebla iama albumo.



Legg igjen en kommentar

Fyll inn i feltene under, eller klikk på et ikon for å logge inn:

WordPress.com-logo

Du kommenterer med bruk av din WordPress.com konto. Logg ut / Endre )

Twitter picture

Du kommenterer med bruk av din Twitter konto. Logg ut / Endre )

Facebookbilde

Du kommenterer med bruk av din Facebook konto. Logg ut / Endre )

Google+ photo

Du kommenterer med bruk av din Google+ konto. Logg ut / Endre )

Kobler til %s

%d bloggers like this: