h1

La esperantosezono komenciĝis

tirsdag 21. september 2010

Hodiaŭ la aŭtuna sezono de Grupo Esperantista de Trondheim komenciĝis per klubkunveno hejme ĉe ni. Niaj ĉarmaj katoj, Tigris kaj Nera, bonvenigis ĉiujn ses gastojn.

Paĝo el la prezentaĵo

Mi prelegis pri sociaj medioj. Ne malgranda temo, sed mi montris kelkajn elektitajn tipojn de sociaj medioj, kaj kelkajn retpaĝojn kaj servojn.

La publiko interesiĝis pri la temo. La «junaj» membroj ŝercis pri la «nekompreno» de la «plenkreskaj» membroj. Ĉiuj sentis sin mokitaj🙂

Ni lernis pri komunikado, kunlaboro, kunhavigado kaj distrado pere de sociaj medioj.

La kunvenantoj fakte kontribuis finfari ĉi tiun artikolon dum la kunveno. Poste ni vizitos Twitter, Klaku.net, Ipernity (kiu estas tre populara inter esperantistoj), kaj finfine ankaŭ la Duan Vivon.

2 kommentarer

  1. Tre interese, ĉi-teme gravas kompreni la malsamojn inter retaj topologioj kaj kompreni ĉu oni interagas aŭ ĉu oni partoprenas, aŭ ĉu oni troviĝas en loko kie regas la kulturo de la apogo, kiel en la vizaĝlibroj, tio estas, en tiuj misnomataj sociaj retoj kiuj vere ne estas sociaj retoj.

    Ankaŭ ĉi-teme interesas la afiŝo de Andrea Monticue.


    • Manuel. Dankon pro via komento. Interesaj vidpunktoj.

      Mi vere ne havas fortajn opiniojn pri kiel difini la vortojn. La esenco de la kunveno estis montri kelkajn ekzemplojn de «tiel nomataj» sociaj medioj kaj retoj.

      Unu afero estas kio iu fenomeno vere estas.
      Alia afero estas kiel la fenomeno estas ĝenerale nomata. Bedaŭrinde tiuj aferoj ofte ne kongruas.🙂



Legg igjen en kommentar

Fyll inn i feltene under, eller klikk på et ikon for å logge inn:

WordPress.com-logo

Du kommenterer med bruk av din WordPress.com konto. Logg ut / Endre )

Twitter picture

Du kommenterer med bruk av din Twitter konto. Logg ut / Endre )

Facebookbilde

Du kommenterer med bruk av din Facebook konto. Logg ut / Endre )

Google+ photo

Du kommenterer med bruk av din Google+ konto. Logg ut / Endre )

Kobler til %s

%d bloggers like this: