h1

Kopenhago mallonge

mandag 8. august 2011

Salono Zamenhof, kun digitala flago ĉi-jare.

Antaŭ du semajnoj okazis la 96a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago. Ni decidis pri nia ĉeesto lastminute, sed kaptis la ŝancon aĉeti biletojn por la lasta ordinara tago.

La unutaga karto vere kostis terure maldecan sumon da mono, sed… do…

Nia celo: renkonti novajn kaj malnovajn amikojn. Kaj kompreneble ĉeesti la Internacian artan vesperon.

Mi unue volas gratuli Kopenhagon pro la plej bona kaj altkvalita IAV kiun mi iam ajn ĉeestis. Do, mi nur ĉeestis tri antaŭajn, sed tamen, ege bona!

La variado (mallongaj programeroj kun tutmonda dancado kaj diversstila muziko), la kvalito (mi ne eĉ ajne embarasiĝis), la finalo (ĉiuj artistoj kantis Sola sub gvidado de Kim Henriksen).

Ĉiuj artistoj recenejeniris por la finala numero

Granda sukceso. Aplaŭdo!

DVD-kovrilo (samgreen.to)

Ni ankaŭ spektis filmon. Ĝi nomiĝis «La universala lingvo» (The universal language). Ni anticipe estis skeptikaj. La titolo pensigis nin pri tiaj propagandaj malbonkvalitaj filmoj pri la supervaloro de la lingvo Esperanto. Sed ni ĝoje surpriziĝis. La filmo fakte estis tre bona. La konata usona reĝisoro, Sam Green, ne mem parolas la lingvon, sed li bele montris la movadon kaj la lingvon tra la okulvitroj de scivolema ne-esperantisto. Jes, Esperanto estis menciita kiel «utopio», sed unu el la intervuitoj brilege argumentis pri kial Esperanto estas sukceso malgraŭ tio ke ĝi ankoraŭ ne estas la dua lingvo de ĉiuj.

Laŭ la onidiro, Kopenhago estis tre bona kongreso. La prezidantino de LKK, Ileana Schrøder, tenis sian manon super la tuton, tiel ke ĝi sukcesu. Ŝajnas ke esperantujo kaj kongresoj bezonas tiujn maljunetajn, fortajn virinojn. Mi tiusence ankaŭ pensas pri Elna Matland de Norvegio kiu firme organizis la kongreson en Bergen en 1991. Mi ne ĉeestis, sed mi ofte aŭdas laŭdojn pri ĝi, dudek jarojn poste.

Sed kiel antaŭe, mankas al mi precipe du aferoj: 1) varia kaj ne tro multekosta manĝaĵo, kaj 2) sidlokoj kiuj ne situas en uzata salono aŭ homplena manĝejo.

En Kopenhago ni povis piediri al vendejaro kun pluraj manĝejoj konvenaj por diversaj palatoj, proksimume 1,5 kilometrojn for de la kongresejo. Sed 3 kilometroj estas iom tro por kapti inter du programeroj.

Sed ni ĝojiĝis kaj estis tre kontentaj pri nia vizito al Kopenhago. Ĉi-jare unu tago sufiĉis por ni.

Sabate ni interalie vizitis la Norvegan ambasadon por vidi la amasojn da floroj tie pro la teroratako en Oslo/Utøya kiu okazis la 22an de julio. La plej multaj floroj kaj salutoj estis forprenitaj ĉar ili kovris areon ĝis la mezo de la strato. Sed eĉ unu semajnon post la atako homoj metis florojn antaŭ la pordo de la ambasado.

Reklamer

5 kommentarer

  1. Saluton Judith

    Ĉu mi rajtas uzi ĉi tiun blogaĵon (aŭ parton de ĝi) por la venonta numero de Esperanto en Danio?

    Amike
    Jens S. Larsen (redaktoro de EeD)


    • Saluton Jens.
      Dankon pro via intereso. 🙂

      Mi origine skribis la artikolon por publikiĝo en la venonta numero de Norvega Esperantisto. Tial mi interesiĝas scii kiujn partojn vi eventuale volus uzi kaj en kiu kunteksto. Kiam aperos via numero?

      judith


      • Se ĝi aperos tutece aliloke, mi nur plukos el via raporto depende de tio kiel ĝi suplementos aliajn fontojn. Sed la kvara alineo ŝajnas aparte citinda. 🙂 La numero aperos komence de Septembro.


      • Bone. Norvega Esperantisto ankaŭ aperos en Septembro.
        Bonvolu pluki tion kion vi volas. Se vi aldone al mia nomo ankaŭ povas mencii mian blogon parelie.wordpress.com, bonegas 🙂


  2. […] (Internacia Arta Vespero) er nivået gjerne noko variabelt, men i år var det betre enn på lenge. I sin bloggpost ramsar Judith opp variasjonen med korte innslag, dans frå heile verda og musikk i ulike stilar, og […]



Legg igjen en kommentar

Fyll inn i feltene under, eller klikk på et ikon for å logge inn:

WordPress.com-logo

Du kommenterer med bruk av din WordPress.com konto. Logg ut / Endre )

Twitter-bilde

Du kommenterer med bruk av din Twitter konto. Logg ut / Endre )

Facebookbilde

Du kommenterer med bruk av din Facebook konto. Logg ut / Endre )

Google+-bilde

Du kommenterer med bruk av din Google+ konto. Logg ut / Endre )

Kobler til %s

%d bloggere like this: