h1

Traduki Esperanten

fredag 10. juni 2016

Les artikkelen på norsk: Å oversette til esperanto

En 2004 mi ekhavis la rajton traduki la bildstrion Pondus Esperanten. Mi unue tradukis unuopajn striojn, kaj publikigis ilin en Inter ni dirite, la revuo de Norvega Junulara Esperantista, kaj ankaŭ rete. Post kelkaj jaroj mi kolektis sufiĉe da strioj, tiel ke mi povis eldoni albumon. La albumo Pondus: Maltrafoj eldoniĝis en 2013 per mia propra eldonejo. Mi mem ne havas formalan edukon pri tradukado. Sed dum ĉi tiu laboro mi vere ekhavis respekton pri la tasko esti tradukisto.

Tiuj kiuj konas la bildstrion Pondus, scias ke la verkisto, Frode Øverli, ne moderas sian uzon de novkreitaj proverboj, esprimoj kaj sakraĵoj. Kelkaj esprimoj estas tiom internaj, ke ili fakte ne tradukeblas laŭ la propra signifo. Tiuj kaj similaj aferoj ankaŭ devis esti tradukataj konsiderante kio kompreneblas ene de la Esperanta kultursfero. Esperanto ja havas sian propran, unikan, komunan kulturon, kiun mi povis utiligi.

Bonan helpon donis ĉefe Jardar, sed ankaŭ la ceteraj membroj de Grupo Esperantista de Trondheim, kiuj provlegadis kaj lingve konsiladis. En la plej intensa periodo, la klubo havis «Pondusan kvaronhoron» dum ĉiu klubkunveno, kie ni laboris pri provlegado de tradukoj.

Esprimoj kaj idiomaĵoj

Pondus kaj la flankaj personoj uzas multajn lokajn referencojn kaj norvegajn (kaj Bergenajn kaj Øverliajn) idiomaĵojn en sia lingvo.

Ĝenerale, kiam oni tradukas de unu lingvo al alia lingvo, oni celas identigi la ideon de la fontoteksto, kaj traduki tiun ideon en la cellingvon. Strikta, laŭvorta traduko facile rezultigus malbonan tekston, kaj donus esprimmanierojn kiujn denaska aŭ ĉiutaga parolanto neniam dirus aŭ skribus. Por mi, la celo tial ĉiam estis traduki en laŭidioman Esperanton. T.e. traduki la esprimojn kiel eble plej proksime al tiel kiel la lingvo estas uzata en la ĉiutaga vivo.

Malgranda sed konkreta ekzemplo povas esti la respondo de Joĉjo al konstato: Li respondis «fare for det, ja» en la norvega. La strio ankoraŭ ne publikiĝis, sed ĵus tradukiĝis. La laŭvorta traduko povus esti «jes, estas risko por tio». Tiu esprimo estas ĝusta kaj direbla frazo en Esperanto. Sed esperantisto ne dirus tiel en tia situacio, kaj la esprimo eble ankaŭ estus interpretata pli konkreta ol la intenco (ke fakte temas pri risko). La fina traduko estis «mi timas ke jes». Tiu esprimo pli respegulas kiel Esperanto estas uzata ĉiutage, ankaŭ en tia situacio. Kaj tiaj ekzemploj abundas.

Jen kelkaj aliaj, sed iom pli apartaj ekzemploj pri similaj defioj (klaku la bildojn por vidi pli grandajn versiojn):

Supre: faksimilo de Eliteserien 4, p. 50. Malsupre: faksimilo de Pondus: Maltrafoj, p. 12

Supre: Faksimilo de Eliteserien 4, p. 50.
Malsupre: faksimilo de Pondus: Maltrafoj, p. 12
(Pondus ©Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com)

(Å) tilte – estas norvega vorto kiu signifas oblikviĝi, sed en figura senco ĝi ankaŭ povas signifi ‘iĝi kolerega’. Juno (filo de Pondus) estis ĉe frizisto kaj poste esprimas «pappa kommer til å tilte» (paĉjo certe oblikviĝos). Traduki laŭvorte ne funkcias, sed la signifo konserviĝas se ni tradukas la vorton per «eksplodi», kiu ankaŭ povas havi figuran signifon en Esperanto (same kiel en la norvega).

Supre: faksimilo de Eliteserien 4, p. 172 Malsupre: faksimilo de Pondus: Maltrafoj, p. 39

Supre: faksimilo de Eliteserien 4, p. 172
Malsupre: faksimilo de Pondus: Maltrafoj, p. 39
(Pondus ©Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com)

Manitu! – tiun ekkrion mi legis nur en la Pondus-literaturo, kiu cetere trovis ĝin en la bildstrio Sølvpilen (Arĝenta sago). Sølvpilen estis bildstria gazeto kiu estis multe legata de norvegaj knaboj en la 1970aj kaj 1980aj jaroj. Manitu estas indiana dio en tiu bildstrio. Mi dubas, ĉu homoj ekster la leggrupo de Sølvpilen kaptas tiun referencon. Kio povas anstataŭigi Manitu! kiel ekkrion? Kiu plej similas al «superheroo» en la Esperanta komunumo, estas la kreinto de la lingvo, L. L. Zamenhof. Kaj uzante la Esperantan karesforman sufikson -ĉj-, la esprimo «Je Luĉjo!» kreiĝis. En la norvega tiu povas korespondi al «Ved Ludde!».

Supre: Faksimilo de Eliteserien 4, p. 113 Malsupre: Faksimilo de Pondus: Maltrafoj, p. 60

Supre: Faksimilo de Eliteserien 6, p. 113
Malsupre: Faksimilo de Pondus: Maltrafoj, p. 60
(Pondus ©Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com)

Menighetsblad – Pondus veturas per aviadilo kaj havas la jenan komenton pri la manĝaĵo kiu surtabliĝas: «Dette er tørrere enn et menighetsblad» (Ĉi tio estas pli seka ol paroĥa revuo). Mi ne scias ĉu paroĥaj revuoj eĉ ekzistas ekster Norvegio, aŭ ĉu la enhavo kaj disdonado havas la saman formon. Sed kion oni havas en Esperantujo? Prave, ni havas Esperanto-revuojn! Do, la esprimo tradukiĝis kiel «estas pli seka ol Esperanto-revuo». (Dum la laboro mi malkaptis la fakton ke «seka» eble ne havas la saman figuran signifon en Esperanto. Hodiaŭ mi eble uzus «enuiga».)

Hottere

Supre: Faksimilo de Eliteserien 4, p. 50
Malsupre: Faksimilo de Pondus: Maltrafoj, p. 12
(Pondus ©Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com)

«[H]ottere enn boblende pizzaost» – Ĉi tio estas la strio antaŭ la plej supra strio en ĉi tiu artikolo. Juno estas ĉe la frizisto, kaj la frizisto donas tiun promison pri la rezulto. La laŭvorta traduko estus «Pli varmega ol vezikiĝanta picofromaĝo». En la norvega «hot» havas duoblan signifon (pruntita el la angla lingvo): varmega kaj seksalloga. Sed en Esperanto simila duobla signifo de «varmega» ne troviĝas, laŭ mia scio. Tiu esprimo estas inter la plej malfacilaj kiun mi prilaboris. Denove mi serĉis la Esperantan kultursferon. Kio estas plej «hot» kaj plej alloga en Esperantujo? Mi ekpensis pri la Universalaj Kongresoj kiujn ni ĉeestis. Jen naskiĝis la esprimo «Pli ŝika ol konciza landa salutanto»*. Homo kiu ĉeestis kelkajn UK-ojn certe kaptas la sencon.

Ĉi tiu strio ankaŭ estas ekzemplo pri kiel mi ankaŭ klopodis konservi tekststrukturojn en la tradukoj. En la lasta bildo la dialogo estas «Du er steinkul!» «Jeg er stein død!» (laŭvorte: «Vi estas ŝtone ŝika!» «Mi estas ŝtone morta!», kun la signifo ‘vi estas ŝikega’, ‘mi estas/estos morta kiel ŝtono’). Simila signifo de ŝtono ne ekzistas en Esperanto. Sed tamen estis grave por mi konservi la tekststrukturon kiu uzas ripetojn. La rezulto do estis «Vi tute regas!» «Mi tute mortas!»

Personaj nomoj

Iom pli malfacila ol tiaj esprimoj estas la uzo de nomoj de norvegaj famuloj aŭ politikistoj. Internaciaj artistoj kaj famuloj kiel AC/DCRyan Giggs estas unu afero. Tiuj nomoj restas. «Traduki» AC/DC al io alia estus blasfemo, ĝuste ĉar estas la favorita muzikgrupo de Pondus (kiam oni tradukas, kompreneble ankaŭ estas grave havi superrigardon de la fiktiva mondo pri kio oni laboras). Sed brazilano kiu legas Pondus, certe ne scias kiu estas Valgerd Svarstad Haugland.

Supre: Faksimilo de Eliteserien 4, p. 109 Malsupre: Faksimilo de Pondus: Maltrafoj, p. 26

Supre: Faksimilo de Eliteserien 4, p. 109
Malsupre: Faksimilo de Pondus: Maltrafoj, p. 26
(Pondus ©Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com)

Trovi Esperantan personecon kiu egalas al Valgerd estas malfacile, se tia persono entute ekzistas. Trovi vorton kiu priskribas la «fenomenon» Valgerd, ankaŭ ne estas facile (mi vere ne certas kiel priskribi la fenomenon). La esprimo en la strio estis «Kjakan får Tyson til å se ut som Valgerd Svarstad Haugland!», kaj laŭvorta traduko estus «Kompare al Krisĉjo Tyson aspektas kiel Valgerd Svarstad Haugland!». Ĉelĉjo kaj Juno interrete babilas, kaj Ĉelĵo ŝerce ŝajnigas sin esti bela knabino. Ĉar Esperantujo ne tiom vastas, kaj ĉar tiaj personecoj kaj estas malfacile troveblaj, kaj ĉar mi ĉiukaze ne deziris «eksponi» unuopulinon, mi preferis trovi alian esprimon kiu iusence kaptas la ideon. La esprimo tial tradukiĝis per «Kompare al Krisĉjo Tyson aspektas kiel Cindrulino!»

La sama strio en kiu ni trovis «tilte» pli supre, ankaŭ mencias alian norvegan politikiston en bildo 2, Øystein Hedstrøm. Juno konsideras «dra en Hedstrøm» (fari kiel Hedstrøm) kaj kombi siajn malmultajn harojn trans la kapon. Se Valgerd Svarstad Haugland ne rekoneblas tutmonde, certe tio ankaŭ koncernas Øystein Hedstrøm. «Feliĉe» transkapkomado ne estas ekskluzive Norvega fenomeno. Mi devis simple trovi sufiĉe konatan nomon. Mi elektis Donald Trump. La strio estis tradukata en 2010, antaŭ ol Trump decidis iĝi eĉ pli fama…

Vortprovizo

Kvankam Esperanto baldaŭ havas 130 jarojn, ekzistas kampoj kiuj havas pli da establitajn vortojn kaj esprimojn ol aliaj. La lingvo evoluas laŭ la uzo, kaj tial kelkaj kampoj havas tre bonevoluintajn vortprovizojn en Esperanto. Precipe botaniko, zoologio, fervojo kaj armeo okupiĝas multe da spaco en la vortaro. Sed esperantistoj evidente ne estas ege sportemaj, ĉar vortoj kaj esprimoj rilate al grava fenomeno kiel futbalo (piedpilko) tre malmultas. Kaj eĉ pli malbonan staton havas aliaj sportoj.

Supre: Faksimilo de Eliteserien 6, p. 181 Malsupre: Faksimilo de Pondus: Maltrafoj, p. 59

Supre: Faksimilo de Eliteserien 6, p. 181
Malsupre: Faksimilo de Pondus: Maltrafoj, p. 59
(Pondus ©Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com)

Ĉar Pondus estas tre sportama, mi devis multe cerbumi kune kun miaj amikoj en Grupo Esperantista de Trondheim, kaj precipe mi volas danki Kjell Heggvold Ullestad, la sportista alibio de la klubo, por trovi tolereble establitajn esprimojn, aŭ esprimojn kiuj estas kompreneblaj por la esperatistaro. Unu inter la plej ampleksaj ekzemploj pri malfacilaj sportesprimoj troviĝas en la bildo dekstre.

Espereble pli bona tempo venos por la futbalistoj post kiam esperantistoj fondis sian propran futbalasocion, TEFA.

Aliaĵo

Precipe unu persono en la Pondusa universo donis defiojn. Günther estas germano, kaj Øverli donis al li kelkajn trajtojn por substreki, ke li parolas per germana akĉento. Traduki liajn replikojn Esperanten sen simila akĉento rezultigus ke Günther perdus gravan parton de siaj karaktero kaj identeco. Samkiale mi ne esperantigis lian nomon, sed nomas lin Günther ankaŭ en la Esperanta traduko.

Supre: Faksimilo de Eliteserien 4, p. 159 Malsupre: Faksimilo de Pondus: Maltrafoj, p. 34.(Pondus ©Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com)

Supre: Faksimilo de Eliteserien 4, p. 159
Malsupre: Faksimilo de Pondus: Maltrafoj, p. 34.
(Pondus ©Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com)

La plej grava trajto uzata de Øverli estas ke Günther uzas voĉan s, markita per la litero «z» en tiuj vortoj anstataŭ «s». Tiu trajto kompreneble travivis en la Esperantaj tradukoj, sendepende de la malĝusta ortografio. Feliĉe la litero «z» en Esperanto estas elparolata kiel voĉa s, tiel ke fakte eblis fari tiel. Ankaŭ gravis uzi la voĉajn s-ojn en lokoj kie denaska germano nature uzus voĉan s. Pri tio tre helpis klubanoj kompetentaj pri la germana. Aldone, Günther havas kelkajn mallongajn germanajn vortojn en siaj replikoj (ekz. «ich» kaj «nein!»). Ĉi tiuj vortoj ankaŭ certgrade travivis.

Netradukeblaj

En la komenco de la artikolo mi menciis, ke kelkaj strioj ne estis tradukeblaj. Jen du ekzemploj. La unua strio estas netradukebla pro homonimio kaj kulturo.

Faksimilo de Eliteserien 4, p. 18

Faksimilo de Eliteserien 4, p. 18 (Pondus ©Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com)

«Gå ut» (laŭvorte: iri eksteren) en la norvega havas plurajn signifojn depende de la kunteksto. Lakto kaj ankaŭ monero havas daton post kiam ili ne plu uzeblas. Pri tio oni en la norvega diras ke ili «går ut på dato» (ekmalvalidas). Homoj povas «gå ut» – iri eksteren el domo, sed ankaŭ «gå ut» al la urbocentro, t.e. iri danci kaj drinki dumvespere, ne simple iri al la urbocentro. Esperanto ne havas la saman plursencan esprimon. La alia kialo pro kiu la strio estas netradukebla, temas pri norvega alkoholpolitiko. En Norvegio vendejo ne rajtas vendi alkoholaĵojn post la 20a horo dum labortagoj. La traduko ne povas havi la saman frapon en Esperanto kiam legas ĝin persono nekonata pri norvega alkoholpolitiko. En la strio, la maljuna virino tiom malfruigas ĉion, ke Pondus ne plu rajtas aĉeti sian bieron.

La alia strio rilatas al la kategorio «konataj personoj». En ĉi tiu okazo ne temas pri nomo, sed pri portreto en la antaŭlasta bildo. Tio pli-malpli malebligas solvon kie oni trovu alternativan nomon aŭ esprimon.

Faksimilo de Eliteserien 4, p. 201

Faksimilo de Eliteserien 4, p. 201 (Pondus ©Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com)

En la strio Pondus kaj Joĉjo parolas pri futbalo kaj diversaj teamoj kaj ludantoj. En siaj bildrakontoj Øverli ofte uzas kreivan miksaĵon de veraj kaj fikciaj nomoj, kaj por teamoj kaj por ludantoj, sed en tiu okazo aperis diskuto pri unu certa ludanto. Pondus kaj Joĉjo ambaŭ opinias ke li mem pravas, kaj Joĉjo finfine vokas la tre lerta kaj populara norvega televida profilo Arne Scheie. Evidente Pondus eraris. Arne komentis multajn futbalmatĉojn en norvega televido ekde la 1970aj jaroj, kaj li estas fama pro sia vastega kono kaj tre bona memoro pri futbalhistorio. «Arne» ofte aperas en la Pondusa universo, sed traduki «Arne» al io universala aŭ esperantista komprenebla ne eblas.

Amuze kaj defie

Havi la rajton traduki Pondus Esperanten estis kaj estas tre amuze. Mi tre multe lernis pri tradukado dum ĉi tiu laboro, kaj mi ankaŭ lernis multe da Esperanto. Tiu ĉi laboro ankaŭ motivigis min fari kelkajn aliajn pensojn pri tradukado ĝenerale kaj precipe pri la rolo de Esperanto. Mi skribos pli pri tio en la venonta blogartikolo.

––
* Dum la inaŭguro ĉe la ĉiujara Universala Kongreso, ordinara programero estas ke reprezentanto de ĉiu lando salutas la kongreson nome de sia lando. La «landaj salutantoj» ofte uzas multajn vortojn, memkompreneblaĵojn kaj solenaĵojn en siaj salutoj. Sed tiuj kiuj rikoltas plej da aplaŭdo estas la salutantoj kiuj havas tre mallongan saluton, ekzemple nur simple «saluton el Norvegio!».

Advertisements

Legg igjen en kommentar

Fyll inn i feltene under, eller klikk på et ikon for å logge inn:

WordPress.com-logo

Du kommenterer med bruk av din WordPress.com konto. Logg ut / Endre )

Twitter picture

Du kommenterer med bruk av din Twitter konto. Logg ut / Endre )

Facebookbilde

Du kommenterer med bruk av din Facebook konto. Logg ut / Endre )

Google+ photo

Du kommenterer med bruk av din Google+ konto. Logg ut / Endre )

Kobler til %s

%d bloggers like this: